H.C. Andersen: "Derwischernes Dands", fra rejsebogen En Digters Bazar, 1842. Oversat af Birthe Trærup. © Birthe Trærup 2004. Tilrettelagt til web af Lars Bo Jensen, H.C. Andersen-Centret, Institut for Litteratur, Kultur og Medier, Syddansk Universitet. www.andersen.sdu.dk
Birthe Trærup har også oversat HCA's Billedbog uden Billeder til esperanto, udgivet på eget forlag 2005: Bildolibro sen Bildoj, Edition Trærup, ISBN 87-90537-06-8).

Hans Christian Andersen: "The Dancing Dervishes", from the travelogue A Poet's Bazaar, 1842. Translated into Esperanto by Birthe Trærup. © Birthe Trærup 2004. Published by Lars Bo Jensen, The Hans Christian Andersen Centre, Institute of Literature, Media and Cultural Studies, University of Southern Denmark. www.andersen.sdu.dk/index_e.html
Birthe Trærup has also translated HCA's Picturebook Without Pictures into Esperanto: Bildolibro sen Bildoj, Edition Trærup, ISBN 87-90537-06-8).

Danco de la derviŝoj

El Bazaro de Poeto (1842)
Hans Christian Andersen

Estas sufiĉe konate, ke la turkoj, do nur la barbara parto de la nacio, konsideras ĉiujn mensmalsanulojn influitaj de dia spirito. Tial la frenezuloj havas lokon en la moskeoj, la teruraj isaŭi estas profunde estimataj kaj respektataj; en similan animstaton venas la derviŝoj per sia dancado, kiu estas vera sinturmento; iuspeca ebriiga radiko, kiun ili maĉadas, plifortigas la sovaĝecon.

La derviŝoj, kiuj havas sian moskeon en Scutari, nomiĝas "ruhanis", tio estas "la kriantoj"; la derviŝoj en Pera portas la nomon "mevlewis", "la turniĝantoj"; ili dancas kutime ĵaŭde kaj vendrede; mi vidis tiun dancadon kaj volas provi priskribi la dancojn kaj la impreson, kiun faris al mi la tuta ceremonio en iliaj monaĥejoj.

Vojaĝanto, kun kiu mi ŝipveturis al Scutari por vidi la derviŝojn, forte antaŭagordis mian sintenon per siaj rakontoj pri similaj dancoj de la isaŭi; la vojaĝanto venis de Tripolis, kie troviĝas, same kiel sur la tuta afrika marbordo, en ĉiuj moskeoj sub iuspeca gardado tuta aro de tiuj kreaĵoj; en fiksita tago de la jaro estas anoncite, ke isaŭi dancos tra la stratoj, kaj tiam ĉiu fermas sian pordon, kaj neniu kristano aŭ judo riskas eliri, alie li povus – renkontante tiun sovaĝan hordon, kiu verŝajne estas sub protekto – esti vive disŝirita; hundojn, katojn, ĉiujn bestetojn, kiujn ili renkontas, ili ĝis morto disŝiras, kaj ili englutas la sangantajn pecojn.

"Mi estis ĝuste pasintjare en ĉi tiu tago de la frenezuloj en Tripolis," diris la fremdulo, "ĉe nia konsulo mi havis lokon sur la plata tegmento de lia domo; en la tuta strato estis ĉiuj pordegoj kaj pordoj bone ŝlositaj; la hordo alproksimiĝis; eskadrono de bone armitaj rajdantaj soldatoj ĉirkaŭis la sovaĝulojn, kiuj nur portis lumbaĵon kaj cetere estis tute nudaj; ilia longa hararo, nigra kiel karbono, ĉirkaŭpendis iliajn ŝultrojn. Ili faris kuriozajn saltetojn kaj eligis sovaĝajn hurlojn, senĉese ĵetante la kapon unue antaŭen, poste malantaŭen, tiel ke la longa hararo jen kaŝis la vizaĝon, jen ĉirkaŭflugis ĝin en terura sovaĝeco; la abomenaj krioj estis akompanataj per muziko de mantamburoj kaj sakŝalmoj, kaj saltante antaŭen ili kelkfoje etendis la manojn al la strato kaj tie prenis pecojn da fajroŝtono kaj ŝiris al si per ili profundajn vundojn en brusto kaj brakoj. Ekster la domo, kie ni staris, ni estis petintaj maŭran serviston kateni vivantan kapron, por ke ni vidu la sovaĝecon de isaŭi; kiam la hordo alvenis, oni ordonis al la maŭro mortigi la beston, li trapikis ĝian kolon per sia ponardo kaj tuj poste saltis malantaŭ la pordon; la kapro baraktis en sia sango, kaj en la sama momento alvenis la hurlantaj isaŭi, kaj unu el ili enŝovis sian manon en la sangantan vundon, levis hurlante la kapron supren, disŝiris ĝin kaj ĵetis la sangantajn intestojn al la muro de la domo. La tuta hordo ĵetis sin sur la beston kaj formanĝis ĝin komplete kun karno, haŭto kaj haroj!"

Dum ĉi tiu priskribo ni transiris Bosporus; mi citas la rakonton kiel la preludon, kiu agordis mian fantazion al la monaĥejo kaj la dancoj, kiujn mi tie vidos.

Ni estis en Scutari, urbo kun cent kvindek mil homoj, do je duono pli ol en Kopenhago, tamen ĝi estas konsiderata nur kiel antaŭurbo al Konstantinopolo. Ĉio malnova ĉi tie estas mahometana, ĉi tie loĝas, se oni rajtas nomi ilin tiel, la ortodoksaj turkoj. Du forte armitaj, duonnudaj araboj pelis siajn ŝarĝitajn kamelojn de la bordo, tra la strato, en direkto al la granda tombejo; longa vojaĝo komenciĝis; ni sekvis kaj haltis ĉe la periferio de la urbo ĉe malriĉa, modesta domo, laŭ mia memoro kun trabfaka murkonstruaĵo; tio estis la monaĥejo de la derviŝoj.

La pordo ankoraŭ ne estis malfermita, ni venis tro frue kaj tial iris al la proksimaj turkaj kafejoj, kiuj limas al la vaste etendita cipresa arbaro, kie ripozas la mortintoj. Ekster la kafejoj sub la verdaj foliarboj sidis aro da turkoj, militistaj kaj civilaj, parto de ili ĉeestis por partopreni la dancojn de la derviŝoj, aŭ kiel ni por rigardi ilin. Malbelega maljuna nano sidis tie, li estas fervora ruhanis, oni diris; mi baldaŭ vidis lin inter la dancantoj; li estis tre riĉa kaj havis dekdu belajn edzinojn en sia serajlo, sian fileton li havis kun si en la kafejo, ĉarman knabon, kiu estis same malalta kiel la patro.

Finfine malfermiĝis la pordo al la monaĥejo. Ni iris tien kaj venis en grandan vestiblon, kiu estis per duone levita lana kurteno dividita en du partojn; ĝi aspektis kiel en niaj provincurboj la ŝedo antaŭ la postdomo, kie oni prezentas sovaĝajn bestojn. Ĉiu devis depreni siajn ŝuojn aŭ botojn, kaj oni vicigis ilin malantaŭ la kurteno.

Mia akompananto, la vojaĝanto, kiu estis en Tripolis, elprenis el sia poŝo paron da safianaj pantofloj, tiris ilin sur siajn botojn kaj eniris tiel, sed la turkoj rigardis lin kolere kaj interparolis; mi havis bendojn alkudritajn en la pantalono, tial estis malfacile demeti la botojn, sed ĉar oni "kurbiĝu hoko laŭ postuloj de la loko" mi prenis rapide tranĉilon, tranĉis la rimenojn kaj promenis, kiel la turkoj, en miaj ŝtrumpetoj; maljunulo kun turbano frapetis miajn ŝultrojn, kapklinis milde kaj diris ion; laŭ mia tradukisto tio sigfinis, ke mi estas bona homo, kiu estimas la religion kaj meritas esti turko! "Dio klerigu vin!" estis liaj lastaj vortoj.

Mi eniris nun la templon mem, se oni povas nomi ĝin tiel; ĝi formis kvarangulan salonon, supre kun bone kraditaj galerioj por la sinjorinoj, malsupre kun ronda barilo de nerabotitaj tabuloj, en ĝia interno estis la dancloko, kiu momente estis kovrita per ruĝaj, blankaj kaj blufarbitaj feloj; sur tiuj kuŝis surventre aro da derviŝoj, vestitaj kiel turkoj kutime, tamen estis ĉi tie ankaŭ multaj en la pli nova preskribita kostumo, militistaj manteloj kaj altaj, grandaj fezoj; la plankon ili tuŝis per sia frunto; kelkfoje ili levis la kapon, sed rapide, kvazaŭ io timigus ilin, ili denove klinis ĝin; mi staris en ŝtrumpetoj sur la malvarma ŝtonplanko kaj alterne metis unu piedon sur la instepon de la alia por konservi la varmon; tute ne estis agrable.

Sur la meza muro pendis en kadroj grandaj, turkaj epitafoj kaj bildoj, kiuj prezentis konstruaĵojn; jen pendis tamburinoj, cimbaloj kaj feraj vipoj kun akraj pikiloj por sin skurĝi. Meze de la muro estis, kiel en la turkaj moskeoj, niĉo, kiu funkciis kiel altaro, kaj antaŭ ĝi staris pastro en blua talaro, verda turbano kaj kun longa, blanka barbo, li svingis incensujon kaj elbuŝigis kun stranga gorĝa sono kelkajn turkajn vortojn; nun komencis kelkaj voĉoj kanton kun ĥoro; mi diras kanton, sed tio ne estas la ĝusta vorto, ĝi estis sono, kiu formis ion strange sovaĝan, kiu alternis en diversaj ritmoj, iuspeca gamo, miriga rulado per la gorĝo, tute kiel sovaĝulo kun muzika sento, post kiam li unu fojon aŭskultis grandan bravurarion, nun volas en sia maniero imiti la lertan kanton. Aŭskulti tion estis pli timige ol en si mem neharmonie.

Post kiam la derviŝoj plurfoje estis tuŝintaj la plankon per sia frunto, ili leviĝis, kisis la manon de la pastro kaj nun ekformis duonrondon laŭlonge de la barilo, ekster kiu staris la rigardantoj.

La dancado komenciĝis; en la sama momento envenis homo, la plej teruriga, kiun mi iam vidis; du derviŝoj de Pera, rekoneblaj pro siaj altpufaj, senrandaĵaj feltĉapeloj, akompanis lin, li estis ermito de la regiono ĉirkaŭ Medina, diris mia tradukisto; neniam mi vidis iun homon, ĉe kiu la frenezo tiel radiis el la okuloj, kiel ĉe tiu ĉi; la aliaj dancantoj estis formetintaj sian turbanon kaj fezon sur la niĉon, kaj ĉiu surmetinta blankan feltĉapelon; kun tia ĉapelo la ermito envenis, nigra, hirta hararo pendis laŭlonge de liaj dorso kaj ŝultroj; li portis blankan mantelon, sur kiu estis kudritaj per ruĝa ŝtofo du ĉevaloj kun kriloj; li ekstaris meze de la duonrondo; ĉiuj staris, kvazaŭ iliaj piedoj estus alnajligitaj, sed kvazaŭ vapormaŝino ekmovigus la aliajn membrojn. Ĉiu ano movis sin en la saman direkton kaj en la sama tempo, unue antaŭen, poste malantaŭen, jen dekstren, jen maldekstren, kaj ĉio dum kanto aŭ litanio, aŭ kiel oni volus nomi ĝin, unue malrapide kaj poste pli kaj pli rapide, kanto samkiel movado; la dancantoj ekprenis sovaĝajn, preskaŭ obscenajn pozojn.

Du junaj turkoj kaŭris ekster la duonrondo gvidante la kantadon, kiu daŭre kreskis kun monoforma akcento de la tria silabo, la tutan parencaron de Mahometo ili trapasis de Abdallah ĝis Mohammed, kaj la ĥoro respondis "La illah! ilallah!" Ĝi sonis je la fino kiel obtuza hurlo, ronkado aŭ morta stertorado. Iuj estis mortpalaj, aliaj aspektis kiel sango, la akvo torentis laŭ iliaj vizaĝoj. La ermito deprenis sian grandan mantelon kaj staris nun en ruĝa, lana bluzo kun longaj manikoj preter la manoj kaj kun nudaj kruroj; baldaŭ lin kaptis furiozo, kaj li disŝiris la malvastan bluzon, la nudajn brakojn li batis kontraŭ sia brusto; unu mano estis ŝrumpinta, verŝajne li mem iam kripligis ĝin; lia buŝo estis sanganta vundo; antaŭ nelonge ambaŭ lipoj estis fortranĉitaj, tiel ke la blankaj dentoj ridis, estis terure rigardi tion! lia buŝo eksangumis, liaj okuloj ruliĝadis, la arterioj en la frunto ŝvelis. La danco fariĝis pli kaj pli furioza, kaj tamen neniu eĉ unu colon flankeniĝis de sia loko. La dancantoj ŝajne ne estis homoj, sed maŝinoj, ili ne plu prononcis la vortojn, tiuj perdiĝis kiel mallongaj hurloj: Jehova, sonis kiel Je - hú! en la cetera litanio sonis Ja - med! ho helpu! plej klare. Ĝi estis kvazaŭ morta ĝemado, estis terure, kaj ju pli mi rigardis la dancantojn, des pli mi sentis min en frenezulejo inter mensmalsanuloj. "Ja - hú! ja - hú!" sonis hurlante sovaĝe.

Mia akompananto flustris al mi: "Pro Dio, ne ridu, tio estus nia malfeliĉo! ili mortigus nin!" "Ridi!" mi respondis, "ho, mi estas preta plori! estas terure, estas barbare! mi ne plu povas elteni tion!" urĝe mi serĉis la elirejon, kaj en la sama momento du el la dancantoj falis teren.

Ekstere sur la strato mi ankoraŭ aŭdis la sovaĝan hurlon: "Ja - hú! ja - hú!"

Kiel bele, kiel varme estis ekstere en la hela sunbrilo. La malpeza boato, maldika kiel ligneto, rapidis de la azia bordo al Eŭropo sur fortaj ondoj preter velŝipoj kaj boatoj; plej eta puŝo, kaj ni devus renversiĝi, sed tio ne estis en mia penso, ni venis de la nesto de teruro; ĉio estis naturo kaj vivemo.

La postan tagon mi vizitis mewlevis, la turniĝantajn derviŝojn en Pera; ili havas sian propran vestaĵon kaj freŝan, belan monaĥejon. Ĉio indikas, ke ili havas pli altan rangon ol ruhanis. En la ĉefstrato de Pera, proksime al la tombejo, troviĝas la enirejo al la monaĥejo; en la korto kreskas kelkaj altaj cipresoj. La monaĥejo mem estas apartigita de la templokonstruaĵo, kie ili dancas.

Maljuna armeniano akompanis min tien. La korto estis plena de virinoj, la templon mem ili ne kuraĝas eniri. Tra la malfermitaj fenestroj de la monaĥejkonstruaĵo mi vidis plurajn junajn derviŝojn ekzerci la turniĝadon. La gardostarantaj soldatoj, vidante nin resti en la korto, mansignis al ni, ke ni venu; sed niajn botojn ni devis demeti, kaj poste oni kondukis nin en la galerion, kiu estis instalita ĉirkaŭ la salono, kaj kiu estis kovrita per tapiŝoj; ĉio ĉi tie estis pura kaj bela; la rigardo tra la malfermitaj fenestroj al Scutari kaj la malproksimaj, aziaj montoj certe iom kontribuis al la beleco; ĉiu fenestro ofertis grandiozan dioramon.

La galerio, kiun mi nun eniris, estis tute plena de turkoj, sed vidante min, fremdulon, ĉiuj tuj cedis lokon, puŝis unu la alian flanken, por ke mi facile povu veni al la barilo. Ĉi tie kaj ĉie mi devas laŭdi la ĝentilecon de la turkoj.

Nun komenciĝis la solenaĵo. Grupo da derviŝoj envenis; ili ĉiuj estis nudpiedaj, kaj ĉiu estis envolvita en granda, malhelverda mantelo; blanka feltĉapelo, verŝajne unu ulnon alta kaj absolute sen randaĵo, kovris la kapon. Unu el la plej maljunaj, kun longa, blanka barbo, ekstaris meze de la salono, krucigis la brakojn kaj legis preĝon, dum kiu sonis mallaŭta, monotona muziko, du tonoj per fluto kaj daŭre nur unu sama tono per la tamburoj, ĝi sonis preskaŭ kiel la monosona plaŭdado de fonto; la aliaj derviŝoj ĉiuj iris malrapide en rondo ĉirkaŭ la maljunulo. Nun ili deĵetis siajn mantelojn kaj staris ĉiu en malfermita, malhelverda bluzo kun longaj, mallarĝaj manikoj, longa jupo de samaj ŝtofo kaj koloro pendis ĝis la maleoloj kaj faldiĝis ĉirkaŭ iliaj gamboj; ili etendiis la brakojn kaj turniĝis ĉiam al la sama flanko; ilia jupo staris en la aero kiel funelo ĉirkaŭ ili.

Meze de la rondo turniĝis du derviŝoj, daŭre sur la sama loko, daŭre al la sama flanko; ĉirkaŭ ili turniĝis la aliaj en kirliĝanta danco; la plej maljuna kun la longa barbo promenis kviete inter la ekstera rondo kaj la paro en la mezo. La danco devis simboli la marŝon de la planedoj.

De fermita galerio super ni aŭdiĝis mallaŭta monotona kanto; la tamburo kaj la fluto daŭrigis sian dormigan muzikon, la dancantoj daŭrigis senĉese sian turniĝadon ĉiam al la sama flanko, ĉiam en la sama takto; ili aspektis precize kiel senvivaj pupoj; neniu mieno ŝanĝiĝis, sed ili estis morte palaj.

Je forta bato sur la tamburon ili subite haltis, kvazaŭ trafitaj de fulmo, ili murmuris mallongan preĝon, la monotona muziko rekomenciĝis, kaj denove ili turniĝis ĉiuj al la sama flanko, kiel antaŭe, oni duonsvenis rigardante tion, ili turniĝis kaj turniĝis, nun iu ŝanceliĝis, tiam eksonis la fluto kaj la tamburo en pli rapida tempo, kaj la ŝanceliĝanto ĉirkaŭkirliĝis ankoraŭ pli rapide, ĉiam pli sovaĝe, ĉiam pli rapide, tio ne estis eltenebla! tutan horon daŭris tiu danco; sed ĝi ne enhavis ion terurigan! oni preskaŭ povus nomi ĝin gracia; oni nur devus forgesi, ke temas pri homoj, kredi, ke estas pupoj; la danco kune kun la mallaŭta, samsona muziko donis al la tuto la karakteron de modera frenezo, kiu pli tuŝis ol skuis. Edifa oni apenaŭ povus nomi tiun tutan agadon, ĝi ŝajnis al mi kvazaŭ iuspeca baledo, dum la danco de la derviŝoj en Scutari restis en mia memoro kiel bildo de frenezulejo.

*****
H.C. Andersen-tegning af dansende dervisher / Hans Christian Andersen drawing of dancing dervishes
"Derwischernes Dands", fra En Digters Bazar (1842)
El la dana: Birthe Trærup
Til toppen af siden / top of the page